Saltu al enhavo

Mir (pagsistemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mir
ruse Мир
Emblemo de la pagsistemo
Fondodato 2015
Areo Rusio Rusio

Turkio Turkio
Vjetnamio Vjetnamio
Armenio Armenio
Uzbekio Uzbekio
Belorusio Belorusio
Kazaĥio Kazaĥio
Kirgizio Kirgizio
Taĝikio Taĝikio
Sud-Osetio Sud-Osetio
Abĥazio Abĥazio Sud-Koreio Sud-Koreio

Membroj 235 (inkluzive de 135 bankoj-eldonantoj)
Retejo mironline.ru
vdr

Mir (ruse Мир, do mondo, paco) estas la rusia nacia pagsistemo, la plej populara en Rusio[1]. La kartoj Mir krom Rusio akcepteblas en 11 landoj, okazas intertraktoj kun kelkaj pliaj[2]. Ĝi estas la sola bankokarto uzebla en Krimeo kaj Sebastopolo[3].

Antaŭhistorio

[redakti | redakti fonton]

La unuaj provoj krei nacian pagsistemon okazis en la 1990-aj jaroj. Konkurencis kelkaj pagsistemoj de komercaj bankoj: STB-Card (banko Stoliĉnij, poste SBS-Agro), OLBI Card (reto de valutaj vendejoj OLBI Diplomat, banko Nacionalnij Kredit), Most Card (Most-bank) kaj Union Card (Inkombank kaj Avtobank). En 1993 bankoj eldonintaj kartojn STB-Card, OLBI Card kaj Most Card, kreis la Unuigitan Pagsistemon (ruse Объединенная платежная система), kiu planis eldoni unuecan karton. Fine tiuj ĉi provoj fiaskis, grandparte pro maleblo de la kunlaborantoj interkonsenti pri kies karto servos kiel bazo por la unueca produkto[4].

En 1995 oni unuafoje anoncis kreon de la nacia pagsistemo nomita Nacia Sistemo de Pagokartoj (ruse Национальная система платежных карт) (NSPK). La Centrobanko de Rusio klarigis ke tio sendependigos la rusiajn bankojn de la eksterlandaj pagsisetemoj kaj ŝparos ilian monon. Sed oni planis preni kiel bazon ico-kartojn dum plej grandaj rusiaj pagsistemoj STB-Card kaj Union Card uzis kartojn kun magneta strio, same kiel Visa kaj Mastercard, do necesus krei infrastrukturon preskaŭ ekde nulo. La ĉefaj pretendentoj estis Sberbanko kaj pagsistemo Zolotaja Korona (ruse Золотая корона, do Ora Krono). Sed en 1995 Sberbanko havis nur 8000 ico-kartojn kaj planis starigi 38 bankmaŝinojn. Zolotaja Korona havis 2280 pagterminalojn kaj ĉirkaŭ 70 mil kartojn, sed tio estis regiona sistemo kaj ĝi alfrontis skandalon rilatan al elekto de pagobanko. La plej grava obstaklo estis manko de financado, ĉar la Centrobanko de Rusio tiutempe malpretis fari tion[4].

En 2000 STB-Card anoncis intertraktojn kun Union Card kaj Zolotaja Korona, sed baldaŭ Union Card rifuzis pluajn intertraktojn kaj proponis krei pagsistemon CIS-Card por la tuta Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, kion tamen rifuzis partopreni STB-Card[4].

En 2005 la Centrobanko proponis krei la nacian pagsistemon surbaze de kartoj de Sberbanko, kiu komencis tiucele ankaŭ eldoni kartojn Sberkart por aliaj bankoj. En 2008 Sberbanko anoncis planon krei la Unuigitan Rusian Pagsistemon surbaze de Sberkart. En 2010 Sberbanko definitive rezignis je Sberkart kaj komencis evoluigon de pagsistemo PRO100 (ruse ПРО100) surbaze de la kartoj kun ico kongruaj al la normo EMV. Surbaze de PRO100 estis kreita Universala Elektronika Karto (ruse Универсальная электронная карта), kiu devis servi kiel debetkarto kaj samtempe anstataŭigi pasporton, stirmerpesilon, sanasekurilon kaj aliajn kartojn kaj identigilojn. Sed ankaŭ ĝi ne ricevis vastan ŝtatan subtenon, do restis ne multe uzata[4].

Kreado kaj evoluo

[redakti | redakti fonton]
Monero dediĉita al la eldono de la unuaj kartoj Mir. La 15-a de decembro 2015.

En 2014 Krimeo iĝis parto de Rusio, kion sekvis usonaj sankcioj kontraŭ Rusio trafintaj interalie kelkajn bankojn kies kartoj Visa kaj Mastercard ekde la 21-a de marto 2014 estis blokitaj. Rusio reagis per eldono de leĝo, postulinta pritrakti ĉiujn bankokartajn operaciojn okazintajn en de Rusio ene de la lando. La 5-an de majo estis subskribita la leĝo, laŭ kiu la internaciaj pagsistemoj devis ĝis la 1-a de julio ĝiri al kontoj en la Banko de Rusio garantiajn deponaĵojn; la limtempo estis poste ŝovita al oktobro 2014, poste al la 1-a de aprilo 2015[4].

En julio 2014 estis establita Akcia Societo Nacia Sistemo de Pagokartoj (ruse Национальная система платежных карт) (NSPK), kies posedanto iĝis la Centra Banko de Rusio. Ĝia unua tasko estis pritrakti bankokartajn operaciojn okazintajn en de Rusio, la sekva tasko estis eldoni propran karton. La 8-an de decembro NSPK komencis testadon de propra kliringa platformo[5].

En januaro 2015 NSPK subskribis kunlaboran kontrakton kun Mastercard, en februaro — kun Visa. Sekvis American Express kaj JCB, kiuj permesis al NSPK eldoni kunlaborajn kartojn kun iliaj logotipoj, kiuj ene de Rusio funkcios kiel Mir kaj ekster ĝi kiel iliaj kartoj[4]. La 12-an de novembro 2015 NSPK subskribis memorandon kun la vjetnama pagsistemo BanknetVN[5].

La 15-an de decembro 2015 komenciĝis eldonado de kartoj Mir. La unuaj eldonintoj estis Gazprombank, MDM Bank, Moskovskij Industrialnij Bank, RNKB Bank, bank Rossija, Svjaz-Bank, SMP Bank. Sberbank aliĝis al la reguloj de la pagsistemo. Jam en decembro 2015 Gazprombank kiel la unua eldonis kunlaborajn kartojn de Mir kaj Maestro. NSPK ricevis atestilon de la internacia sistemo PCI DSS 3.1 konfirminta sekurecon de la pagsistemo[5].

En oktobro 2016 nombro de la kartoj superis milionon. En novembro reprezentantoj de centrobankoj kaj pagsistemoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kunsidis en Erevano (Armenio) kaj akceptis rezolucion, kiu konfirmis neceson krei unuecan pagsistemon. En decembro ekfunkciis programo de lojaleco, kadre de kiu la uzantoj povas ricevi kompensojn de siaj elspezoj. En novembro 2017 estis subskribita kontrakto kun Poĉta Bank pri eldono la plej granda nombro de la kartoj Mir kun rusiaj icoj. En decembro aperis ebleco ligi kartojn Mir al la sistemo Samsung Pay. Nombro de la kartoj en novembro 2017 superis 30 milionojn, en septembro 2018 — 43 milionojn. En decembro 2018 banko VTB Kazaĥio komencis priservi la kartojn Mir. En aprilo 2019 la kirgiza pagsistemo Elkart ebligis uzadon de la kartoj mir en Kirgizio. Samtempe İşbank, posedanta la plej vastan reton de bankmaŝinoj kaj pagterminaloj en Turkio, komencis priservi la kartojn Mir. En septembro 2019 estis jam 64 milionojn da kartoj, en februaro 2020 — 73 milionoj. En junio 2020 aperis ebleco ĝiri monon de la kartoj Mir eksterlanden — al la kartoj Elkard (Kirgizio) kaj Uzkard (Uzbekio). En oktobro 2020 aperis ebleco pagi per la karto temonon[5]. En junio 2021 oni trovis ke 42% de la rusianoj uzas karton Mir kiel la ĉefan, do ĝi superis laŭ populareco kartojn Visa kaj Mastercard[1]. Ekde la 1-a de julio ĉiuj pensioj riceveblas nur per la kartoj Mir (tio ne koncernas rusianojn loĝantajn eksterlande); plu estas ebleco ricevi la pensiojn per poŝto aŭ bankokonto[6]. En julio 2021 nombro de la eldonitaj kartoj superis 100 milionojn. Aperis ebleco ĝiri monon al la kartoj Belkart (Belorusio)[7][5]. La 26-an de oktobro aperis ebleco ligi la kartojn Mir al Google Pay[8]. En novembro 2021 25% de la transakcioj en Rusio okazis per la sistemo Mir[9]. Je la sama monato la Centrobanko ordonis ke ekde oktobro 2023 ĉiuj pagsistemoj de Rusio akceptu la kartojn Mir[9].

En marto 2022 Apple Pay ĉesigis priservadon de la kartoj Mir pro la sankcioj[10]. Post foriro de Visa kaj Mastercard el Rusio postulado je la kartoj Mir en marto 2022 kreskis 3- ĝis 7-oble[11].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

En julio 2021 la kartoj Mir estis akceptataj jam en 11 landoj: Armenio, Turkio, Vjetnamio, Uzbekio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Sud-Osetio, Abĥazio, Sud-Koreio[2]. Komenciĝis testado en Britio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj[5][12]. En julio 2022 oni raportis ke Mir estas akceptata en parto de pagterminaloj de la populara pagsistemo BC Card en Sud-Koreio[13].

En aprilo 2022 oni rakontis pri intertraktoj kun Kubo kaj Venezuelo; en Kubo la kartoj Mir eble ekfunkcios ekde somero[14]. En majo ambasadoro de Rusio en Sri-Lanko diris ke la kartoj Mir akcepteblos en tiu lando jam en 2022[15]. La 25-an de majo 2022 oni anoncis intertraktojn pri la konektado de la pagsistemoj Mir kaj Ŝetaben (Irano)[16].

Post komenco de la milito en Ukrainio en 2022 oni raportis pri problemoj je ilia uzado en Turkio ekster turismaj regionoj, kvankam oficiale neniuj rifuzoj aŭ blokadoj okazis[17].

Oficiala pozicio de la pagsistemo, esprimita publike en aprilo 2022, estas ke Mir pretas kunlabori kun landoj kiuj interesiĝos pri tio, sed ĝi mem planas koncentriĝi je evoluigo de siaj servoj en la jam akceptitaj landoj[18].

Teknikaj aspektoj

[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la pagoj okazas senkontakte (83% en 2021), 32% okazas per saĝtelefonoj kaj pagoservoj[19].

En 2020 la sistemo transiris de Oracle JDK al Liberica JDK, la rusia distribuaĵo de Java. Por iuj taskoj estas uzata objektotem-rilata datumbazo PostgreSQL[19].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 «Сколково»: карта «Мир» обогнала Visa и MasterCard по охвату населения (ruse). Kommersant (2021-06-15). Arkivita el la originalo je 2022-05-12. Alirita 2022-05-23.
  2. 2,0 2,1 География (ruse). Mir. Arkivita el la originalo je 2022-07-16. Alirita 2022-07-20.
  3. Лариса Никитина (2016-09-23) Карта «Мир» догоняет западных «коллег» Административный ресурс (ruse). Kommersant. Alirita 2022-05-23.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Максим Буйлов (2015-12-21) Богатый внутренний "Мир" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-03-06. Alirita 2022-05-23.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Наша история (ruse). Mir. Arkivita el la originalo je 2022-03-14. Alirita 2022-05-23.
  6. Пенсии с 1 июля начнут выдавать только на карту «Мир» или наличными (ruse). Kommersant (2021-06-27). Arkivita el la originalo je 2021-07-03. Alirita 2022-05-23.
  7. Платежная система «Мир» запустила переводы в Белоруссию (ruse). Kommersant (2021-07-12). Arkivita el la originalo je 2021-07-23.
  8. Платежные приложения обяжут вводить оплату картой «Мир» (ruse). Kommersant (2021-11-29). Arkivita el la originalo je 2021-12-01.
  9. 9,0 9,1 Четверть безналичных платежей приходится на карты «Мир» (ruse). Kommersant (2021-11-11). Arkivita el la originalo je 2021-12-20. Alirita 2022-05-23.
  10. Юлия Тишина, Анастасия Гаврилюк (2022-03-24) Ступай с «Миром» (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-23.
  11. Максим Буйлов (2022-03-24) «Мир» нынче дорог (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-23.
  12. Карты «Мир» будут принимать в ОАЭ (ruse). Kommersant (2021-06-04). Arkivita el la originalo je 2021-06-28. Alirita 2022-05-23.
  13. Лусине Баласян (2022-07-15) Карты «Мир» начали принимать в Южной Корее (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-07-20. Alirita 2022-07-20.
  14. Мария Васильева (2022-04-08) Родная Гавана: Куба и Венесуэла готовятся принимать карты «Мир» (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-05-20. Alirita 2022-05-23.
  15. Власти Шри-Ланки намерены признать платежную систему «Мир» в 2022 году (ruse). Izvestija (2022-05-04). Arkivita el la originalo je 2022-05-10. Alirita 2022-05-23.
  16. Россия и Иран договорились о соединении платежных систем "Шетаб" и "Мир" (ruse). TASS (2022-05-25). Arkivita el la originalo je 2022-05-26. Alirita 2022-05-28.
  17. С «Миру» по платежу (ruse). Kommersant (2022-05-13). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-23.
  18. Арина Михайлова (2022-04-05) «Мир» и UnionPay заменят Apple Pay и Google Pay Выясняем, какие способы расчета доступны для смартфонов россиян (ruse). Alirita 2022-05-23.
  19. 19,0 19,1 Интервью TAdviser: Владимир Трояновский, НСПК - об ИТ-стратегии и планах развития российской платежной системы (ruse). TAdviser (2022-02-01). Arkivita el la originalo je 2022-03-14. Alirita 2022-05-23.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]